La Seminario pri Lingvopolitiko, Lingvoplanado kaj Taksado en Mezameriko kaj Karibio: Realaĵoj kaj Bezonoj celas disponigi spacon por diskuto pri realaĵoj kaj bezonoj en Mezameriko kaj Karibio el vidpunkto de la lingvopolitiko kaj la lingvoplanado, kiu ebligos la renkontiĝon inter esploristoj, instruistoj kaj studentoj.
Specifaj celoj
- Analizi nacian kaj internacian lingvajn situaciojn el vidpunkto de Lingvopolitiko kaj Lingvoplanado.
- Diskonigi atingojn kaj rezultojn de esploroj rilataj al lingvaj justeco kaj egaleco, nacie kaj internacie, por plifortigi lingvajn rajtojn.
- Trejni ĉeestantojn por kompreni la realaĵojn kaj bezonojn de diverslingvaj socioj, precipe en Mezameriko kaj Karibio.