Konatiĝu kun la Internacia Fervojista Esperanto Federacio kaj venu partopreni podian diskuton pri fervojoj, en interfaka perspektivo.
La proponita temaro por la diskuto estas:
1) Kiel komuniki la mediamikan rolon de fervojoj?
2) Strategioj por logi vojaĝantojn for de pli poluaj alternativoj.
3) La registara akcelado de internacie efikaj fervojaj retoj – precipe en Afriko kaj Europo.
4) Aliancigo de profesiaj fervojistoj kun amatoraj trajnamantoj: ekz. subtenantoj de IFEF.