NEMO | Novula Esperanta Mezaĝula Okazaĵo
NEMO estas renkontiĝo por interkononatiĝo de novaj Esperanto-parolantoj de la meza generacio.

InternaciaLokaKurso

Saluton al ĉiuj, kiuj ĵus malkovris Esperanton por si, sed ankoraŭ ne scias, kion fari per la lingvo!

 Tiu ĉi Esperanto-renkontiĝo nomata NEMO estas ĝuste farita por vi! Nia celgrupo estas speciale la meza generacio, sed ni bonvenigas interesitojn de ĉiu aĝgrupo. (Kaze ke vi aĝas sub 27, eble ankaŭ la evento KEKSO de la Germana Esperanto-Junularo interesas vin.)

 NEMO okazos la unua fojon ĉirkaŭ pentekosto en la Esperanto-Stacio Halbe.

La programo de la renkontiĝo estos adaptata al ĉiuj partoprenantoj per surloka eltrovado de la komunaj interesoj kaj kreado de la programo. Ankaŭ kuirado de la komunaj pladoj estos parto de la programo kaj kreos okazon por ĉiutagaj babiladoj en Esperanto.

La Esperanto-Stacio havas 12 litojn en plurlitaj ĉambroj, do aliĝu laŭeble plej frue por ricevi lokon en lito. En la aliĝilo ni demandas pri loĝloko por eblaj kunveturadoj kaj pri Esperanto-nivelo por prepari kursmaterialojn por vi.

Ĉi-foje NEMO okazos sen infanoj, sed la dua eldono estu laŭeble pli taŭga por familioj. Kaze de interesiĝo sendu mesaĝon al nemo@esperanto.de kaj ni informos vin pri ontaj renkontiĝoj.

NEMO-emblemo.jpg 29,1 kB
Informoj

www.esperanto.de/eo/nemo-eo
nemo(ĉe)esperanto.de
Bahnhofstraße 30

Interesiĝantoj

2

Ensalutu por indiki vian interesiĝon

User profile pictureMelanie S.


User profile pictureJessica Grasso

Administranto