Ni renkontiĝas kaj parolas esperante hodiaŭ je la 19:30a horo en la gastejo "Unckel"
Kunveno/Evento
Bonvenon al la monata renkontiĝo de la Esperanto Klubo de Tubingeno!
Ĵaudon, la 9. Aprilon je la 19:30a horo en la gastejo Unckel (Wilhelmstraße 17, 72074 Tübingen). Finfine printempas kaj de nove ni renkontiĝas en la gastejo "Unckel" en la tereno de la universitato. Ĝi remalfermis post renovigo. Do ni eltrovos ĉu ankoraŭ estas tiom ĉarma kiel antaŭe. Helpu nin ! 😉
Ni babilos, ludos, drinkos, manĝos, ĝojos kaj ĝuos esperantujon.
Ciuj gastoj, do esperantistoj, komencantoj kaj interesiĝantoj estas bonvenaj!
Bonvolu rigardi ankaŭ nian mastodonkanalon kaj, se vi volas, sekvu nin por pliaj informoj pri Tubingeno kaj esperantujo je Mastodon ! Pliaj informoj pri nia klubo? Jen nia retpaĝo je eventaservo https://eventaservo.org/o/Tubingo