🖥 Prelego de S-ino Larysa Osadchuk en IrEK-9: "Origamio por trankviliĝi kaj altigi la spiritostaton"
11:00 - 12:00
Etc/UTC
Elekti horzonon
La 9-a Irana Esperanto-Kongreso (IrEK-9) okazos ekde la 12-a ĝis la 15-a de majo 2022 kun la ĉeftemo “Pozitivaj Influoj de la Pandemio"”.

InternaciaLoka

Kadre de la 9-a Irana Esperanto-Kongreso (IrEK-9) prelegas S-ino Larysa Osadchuk kun la temo "Origamio por trankviliĝi kaj altigi la spiritostaton"

Priskribo de la prelego: Prelegeto kaj ateliero. Nuntempe origamio estas ofte uzata en artoterapio por malstreĉigi. Faldado de simplaj origamiaj modeloj similas al magia truko aŭ malgranda spektaklo, en kiu, el kvadrata papero dum kelkaj minutoj, oni povas obteni floron, papilion aŭ skatolon por donacoj. Origamiumo ebligas eviti negativajn pensojn dum malfacilaj momentoj, altigas la spiritostaton, plibonigas komunikadon kaj alportas multe da ĝojo.

Pri la preleganto: Larysa Osadchuk - biologo laŭ la unua profesio (la dua estas reĝisoro de pupteatro), aŭtoro de pluraj artikoloj pri molekula genetiko. La lastajn 30 jarojn ŝi estas pedagogo pri origamio kaj pupteatro; ekde 2000 - organizanto de la origamia klubo de Kievo kaj iniciatinto de la disvolviĝo de la origamia movado en Ukrainio. Ŝi esperantiĝis ekde 2012. Unu el ŝiaj celoj en la vivo estas la disvastigo de origamio kaj Esperanto por diskonigi la grandan potencialon de origamio en scienco, tekniko, pedagogio, artoterapio kaj komunikado kaj ankaŭ montri, kiel origamio kaj Esperanto, se ili kunlaboras, povas ege plibonigi interkompreniĝon kaj fidon inter homoj.

La 9-a Irana Esperanto-Kongreso (IrEK-9) okazos ekde la 12-a ĝis la 15-a de majo 2022 kun la ĉeftemo “Pozitivaj Influoj de la Pandemio”.

Por tuja aliĝo al la Kongreso (senpage), bv. skribu nur viajn nomon, landon kaj retpoŝt-adreson en https://www.espero.ir/eo/irek-9/ aŭ sendu retmesaĝon kun la supraj informoj al: info@espero.ir

Ĝis nun, honorigis nin i.a. jenaj karuloj por prelegi kaj/aŭ salutmesaĝi en la IrEK-9:
Profesoroj Duncan Charters, Renato Corsetti, Probal Dasgupta, Sean O Riain, Keyhan Sayadpour, Przemysław Paweł Grzybowski, Jorge Antonio Leoni de León, Mohammad Karamudini, kaj ges-roj François Lo Jacomo, Katalin Kovats, Salah Mohammadpour, Byelongo Elisee Isheloke,   … Por vidi kiam kaj pri kio ili prelegos, bv. rigardu la daŭre ĝisdatigatan programon de la Kongreso en https://www.espero.ir/eo/irek-9/

Alir-informo:
La Kongreso okazos en Zoom
Zoom-ligilo por IrEK-9:

https://us02web.zoom.us/j/82052484766
Nur se demandite:
Kunven-Identigilo: 820 5248 4766
Pasvorto: La nomo de nia komuna lingvo per minuskloj

Vive spektebla ankaŭ en la jutuba kanalo de UEA: https://www.youtube.com/UEAviva
 

Kun koraj dankoj, salutoj kaj bondeziroj,
Irana Esperanto-Asocio (IrEA)

Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

www.espero.ir
info(ĉe)espero.ir

Interesiĝintoj

Administranto