Vendreda parolrondo ĉe SAT-Amikaro, Parizo
18:30 - 21:00 (MET)
Eŭropo/Parizo
Elekti horzonon
9 Februaro : Niaj parolrondoj.

Loka

9 Februaro 2024 : Niaj parolrondoj.
Antaŭ kelke da tagoj, iu konata E-isto skribis al iu alia :

Mi volis diri, ke mi ĉiam rimarkas, ke la temoj de la babilrondo de SAT-Amikaro estas ĉiam valoraj por pensi kaj pripensi, ekzemple, ĉi foje "morti dece". 
Mi esperas, ke tiel daŭros dum longa tempo.  Mi bedaŭras, ke mi ne iam kreis liston de ĉiuj temoj dum la jaroj, ĉar kiel kursgvidanto, mi kredas, ke kelkaj el tiaj diskuto-kernoj estas oportunaj por altnivelaj kursoj de Esperanto, por altnivelaj kunvenoj. 
Estus bele se iu ekster Parizo rekonus tiun longdaŭran laboron.  Ankaŭ ĝi certe meritas artikolojn, ne nur ene de Esperantujo, sed ekstere.  Kial ekstere?  Ĉar tio estas novaĵo: homoj uzas Esperanton, facila lingvo, por paroli pri plej profundaj, humanaj temoj.  

Ni do temu profunde pri ni/si/ri/oni-mem...

sidejo_jan2021_800x200.jpg 40,6 kB

La karan etoson de malvirtualaj parolrondoj, de kursoj, de Esperantistaj renkontiĝoj re-spertu... eniru la butikon, kaj ni interparolu, laŭ nia amikeca kutimo !

Programo de la parolrondoj :
https://www.sat-amikaro.org/konversacia-rondo-cxiuvendrede-en-parizo?lang=eo
Ĉi-tiu kunveno okazos nur enloke, t.s. ne per interreto.
Kiel kutime, nia diskuto estos tute libera.

Dzeka+Zam-288x384-2.jpg 20,1 kB



Kore,

Zam & Dzeka.



📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

www.sat-amikaro.org
libroservo(ĉe)sat-amikaro.org
132-134, Boulevard Vincent-Auriol

Interesiĝintoj

Administranto