Meksika Esperanto Federacio plezure invitas vin al esperanta recitalo, en kiu EdgarTrujillo faros tributon al latinamerikamuziko.
Edgar estas instruisto pri muziko kaj ĥoristo de la simfonia orkestro de Toluca, Estado de México, li eklernis esperanton en 2020 kaj de tiam li kombinas tiujn du universalajn lingvojn: muzikon kaj esperanton.
La evento okazos pere de zoom en la venonta sabato, la 29an de januaro je la 12a ptm (UTC -6).