Vizito de la kristnaska foiro en Karlsruhe
19:00 - 21:30 (MET)
Eŭropo/Berlino
Elekti horzonon
Monata kunveno de la Esperanto-grupo Karlsruhe

Loka

Kutime kunvenas kvin ĝis ses Esperanto-parolantoj. Inter ni plej ofte estas eksterlandano. Pro tio ni ne krokodilas :-)

Ni renkontiĝos je la 19-a horo en Kaiserstraße 76 ĉe surtera enirejo de la rulŝtuparo de la U-Strab-haltejo Marktplatz/Kaiserstraße (antaŭ bakejo "Hatz am Markt"). De tie ni kune ekpromenos por esplori la kristnaskan foiron. 

Bonvolu anonci vian venon per retmesaĝo. Tiam vi ricevos telefonnumeron por kontakti nin, se vi maltrafus nian grupon.

📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉