🖥 Reta Kunveno kun Mirejo
17:00 - 19:00 (MET)
Eŭropo/Zuriko
Elekti horzonon
Momento por paroli, ion prezenti aŭ nur aŭskulti. Praktiki la lingvon. Ne temas pri kurso.

Kunveno/Evento

Momento por paroli, ion prezenti aŭ nur aŭskulti. Praktiki la lingvon. Ne temas pri kurso.

Mireille Grosjean, emerita instruisto pri lingvoj, proponas retajn kunvenojn por doni eblon al esperantistoj uzi nian lingvon kaj progresi en parol- kaj komprenkapabloj. 
 
Do personoj, kiuj deziras paroli Esperanton, povas prepari mallongan tekston pri iu temo, konsekvence ili devos prepari sin esplorante pri la bezonataj vortoj. Antaŭ la kunsido ili ekrilatu kun Mirejo kaj anoncu sian temon. Dum la kunsido ili povos legi sian tekston, sed ili ankaŭ devos respondi al demandoj, do paroli libere. La kunsido aspektos kiel mozaiko de diversaj prezentaĵoj.
La daŭro ne nepre estu 6 minutoj de peĉakuĉo16 minutoj maltedaj. Ĝi povas esti malpli ol 6 minutoj. Ĝi ne povas esti pli ol 16 minutoj. Por ke la parolantoj estu sen streĉo, la kunsido ne estas registrata.
 
Ne temas pri kurso. Se aperas ia gramatika malfacilaĵo, demando aŭ konstanta eraro, la afero estos traktata post la reta kunveno nur kun la koncerna persono.
 
LIGILO por la RETAJ KUNVENOJ KUN MIREJO

La retaj kunvenoj kun Mirejo okazas sub la aŭspicioj de Svisa Esperanto-Societo (SES) kaj Svisa ILEI-Sekcio (SIS).
 


Informoj

mirejo.mireille(ĉe)gmail.com

Interesiĝantoj

0

Ensalutu por indiki vian interesiĝon

Administranto