🖥 Kunveno de la londona Esperanto-klubo
19:00 - 20:00
Eŭropo/Londono
Elekti horzonon
Reta prelego dum unu horo

InternaciaLoka

Prelego de bona esperantisto pri variaj temoj.

Bedaŭrinde nia planita preleganto, Trevor Steele, ekfartas malbone, kaj ne povos prezenti sian paroladon ĉi-vespere. Li promesas prezenti ĝin en alia okazo.

Por ĉi tiu vespero ni invitas ĉiujn ĉeestantojn partopreni. La temo estos: "Kial kaj kiel mi fariĝis esperantisto". Ĉiuj, kiuj deziras paroli, de la veteranoj ĝis la plej novaj lernantoj, rajtos prezenti sian rakonton dum 3-4 minutoj. Se vi ne kutimas paroli senprepare, vi povos ankaŭ pretigi tekston kaj laŭtlegi ĝin.

Se vi volas partopreni, sendu mesaĝon al ni kun via retadreso por ke ni sendu al vi vendrede la ret-adreson sur kiun vi klaku por partopreni; vi troviĝos en virtuala ĉambro kaj povos paroli kun aliaj esperantistoj.

Ni ankaŭ strebas registri/kapti la prelegon kaj la postan demand/diskut-sesion. Vizitu nian jutuban kanalon.
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

www.esperanto.org.uk/lek/lek.htm
lek.sekretario(ĉe)gmail.com

Interesiĝintoj

Administranto