Ekzameno kaj fermo de la "kurso de Esperanto" en la universitato de Antananarivo
Alia
Ĝis la 26-a de junio 2019 okazos ekzameno por diplomo (: Atesto pri Lernado) pri la "kurso de Esperanto" en la universitato de Antananarivo en la Faculté des Lettres et des Sciences Humaines à Ankatso. La kurso jam komenciĝis la 23-an de januaro 2019. Kursgvidas/respondecas: RABEVAZAHA Désiré. La kurso estas tute senpaga. La kurso estas subtenita fare de la universitata Esperanto-Klubo Brilanta Suno. Pli da detaloj en suba retpaĝo (: la landa kursejo de Madagaskaro).