Festu Zamenhofa-Tago
19:00 - 21:00
Ameriko/Halifax
Elekti horzonon
Aliĝu al ni por festi Zamenhofan Tagon, paroli pri la sekva Universala Kongreso, ktp.

Loka

Aliĝu al ni ĉe la oficejo de la Internacia Komerca kaj Ekonomia Federacio (IKEF) ĉe Sino-Atlantic Inc. (supren laŭ la ekstera ŝtuparo ĝis la 2-a etaĝo ĉe la fino de la konstruaĵo, ĉe la flanko de Chappell St) en Dartmouth, NS. Renkontiĝu kaj babiladu neformale en Esperanto, la internacia lingvo de amikeco. Ni parolos pri la 105-a Universala Kongreso la venonta jaro en Montrealo, ni festos Zamenhofan Tagon kun kuko (la 15a de decembro), ktp.

**Pro la vintra ŝtormo, ni prokrastas ĉi tiun eventon ĝis lundo, la 16-a decembro.**


Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉