Studosemajnfino en Nederlando
Studi Esperanton dum semajnfino

Kurso

 Partopreno kostas 110 EUR por persono. Por membroj de Esperanto Nederland, NEJ aŭ la propra landa asocio: 100 EUR. La prezo inkluzivas: lecionojn, tranoktojn, manĝojn kaj kafon aŭ teon dum paŭzoj. La semajnfinon ebligas volontuloj de la landa Esperanto-asocio. La kotizo estas malalta, ĉar ni deziras ebligi la partoprenon al ĉiuj. Se vi pretas finance subteni aldone, bv. mencii en la aliĝilo en la retejo la koncernan sumon.    (studosemajnfino@esperanto-nederland.nl). 

Aliĝo (per Interreto) validas per antaŭpago de 25 EUR. La tuta sumo estu ne pli malfrue ol la 27-a de oktobro 2024 en Bankokonto: NL 10 TRIO 0786 8441 67 Nomo: BIC-kodo: Menciu: Esperanto Nederland en Capelle a/d IJssel TRIONL2U. ‘studosemajnfino’ + vian nomon.

Atentu pri administraj kostoj okaze de nuligo (25 EUR). Evt. plian pagon ni retropagos (nur se nuligo okazis pli ol du tagojn antaŭ la komenco). Se vi volas aliĝi post la 27-a de oktobro, bv. kontakti la organizantojn por informiĝi pri ebloj (studosemajnfino@esperanto-nederland.nl).

Ne eblos kontanta pago dum la aranĝo mem!   

Junio 2014: jam alvenis kelkaj aliĝoj. Kelkaj regulaj vizitantoj venos, sed ankaŭ novaj vizaĝoj. Aliĝis patro kaj juna filino. Ambaŭ intencas lerni Esperanton. Ĉu ne estus ideo ke venu aliajn junulojn? Onklo kun nevo? Avino kun nepino?

Alia novaĵo estas: restu unu plian nokton en Krikkenhaar. Kiel ĉiam ni luas ankaŭ la eta dometo 't Krikske', kie estas loko por instrui al du grupoj. Ni nun devas lui la dometon ankaŭ de la dimancposttagmeze ĝis lundmatene. En tiu dometo estas tri dormĉambroj (entute 6 litoj), kuirejo, duŝo/necesejo.  Tranokto kostas al vi nur 20 eŭrojn! Ĝuu la belan regionon, faru promenadon post la serioza studado. Informoj haveblas ĉe mi. 

 





 
Dosieroj
Informoj

www.esperanto-nederland.nl
studosemajnfino(ĉe)esperanto-nederland.nl
Krikkenhaar, Bornerbroek

Interesiĝantoj

Administranto