🖥 Praktika Bildvortaro de Esperanto, Hodiaŭ: La Homa Korpo II. Dennis Keefe
10:00 - 11:00
Etc/UTC
Elekti horzonon
Prepare al la HEF Landa Kongreso (5,6,7,8 de septembro), ni trairas kelkajn lecionojn de la Bildvortaro, priparolante vortojn kiuj rilatas la bildojn.

InternaciaKurso

Atentu: la kutimaj, posttagmezaj lecionoj (NESPO, Pasporto al la Tuta Mondo), kaj la informo-horoj (Ekskursoj dum la hispana Post-Kongreso, kaj la horo por prelegantoj) okazos MARDON anstataŭ sabaton, kaj tio pro ŝvela, turista uzo de la interreto en Cullera semajnfine).

La Praktika Bildvortaro: Por progresantoj, sed ankaŭ pli altnivelaj Esperantistoj povas ĝui la lecionojn, ĉar la bildoj temas pri vortoj, ne pri gramatiko.  Ne estas kurso por lerni gramatikon, sed por paroli pri vortoj: kelkaj komunaj, kelkaj sufiĉe maloftaj.  Se vi estas kursgvidanto, poste vi povas uzi la materialon.

La Praktika Bildvortaro:  Leciono por ĉi tiu sabato:  En la Urbo, paĝo 9 de la Bildvortaro, foto sube.  Diversaj korpopartoj, la vizaĝo, la okulo, la internaĵoj.  Mi rekomendas, tamen, ke vi iel kopii la bildon por rigardi ĝin dum la leciono.

Zooma Kunvenejo:

https://zoom.us/j/6479924300?pwd=c1pPVHNhdXFESTZGMUhXeHRNZ0hLZz09 

Pasvorto: 601852  .

Jen la hodiaŭa bildo:

bildvortaro 9 homa korpo II.jpg 723 kB
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

esperanto.kurso.valencio(ĉe)gmail.com

Interesiĝintoj

Administranto