Celebrado de la Zamenhof-Tago en la sidejo de la Esperanto-grupo de Bilbao, en la centra kvartalo de la urbo.
La sabaton 14an de decembro, je la 19:00 h., ni renkontiĝos en nia sidejo por kunmemori la naskiĝdatrevenon de Ludwik Lejzer Zamenhof.
Post mallonga prelego, ni kunsidos por interparoli kun konatuloj, informiĝi pri la lastaj novaĵoj okazintaj en la Grupo, ktp.
Poste, Susana Zabaco, profesia kantistino ludos pianon kaj finos per "La espero", komune kantata de la ĉeestantaro.
Vespero finiĝos per komuna manĝo en la sidejo.