🖥 RB_Hameln: Filmo "La malfacila lingvo" kaj la programo "Ekparolu"
19:00 - 21:00 (MET)
Eŭropo/Berlino
Elekti horzonon
Klubkunveno de la Ratkaptista Bando Hameln

Loka

Kluba kunveno de la loka grupo "La Ratkaptista Bando". Ni kore bonvenigas gastojn, interesitojn kaj speciale Duolingo-lernantojn!
Ĉar la Sumpfblume ankoraŭ estas fermita merkrede, ni renkontiĝas hodiaŭ private ĉe Heinz en Fuhlen kaj krome virtuale per Zoom!

Detala programo:
23.09.2020:     19.00 horo private ĉe Heinz en Fuhlen kaj virtuale per Zoom:     Filmo "La malfacila lingvo" kaj la programo "Ekparolu"
Ĉiu prezentas sian Esperanto-vorton de la tago. Ni spektas la filmon "La malfacila lingvo", kiu montras, kiel Margaret Zaleski-Zamenhof lernis Esperanton, kaj ni parolas pri la programo "Ekparolu".
La ligilo al la Zoom-ĉambro de la Esperanto-grupo Hameleno estas: https://us04web.zoom.us/j/851458747?pwd=VGNaVnlXK0taaWFvY0tiMmRMQVlQZz09 . Kiel pasvorton enmetu la numeron de la naskiĝjaro de Esperanto (la jaro, en kiu aperis la "Unua Libro"). Vi trovas ĝin sur la paĝo https://lernu.net/eo/esperanto .  Aŭ demandu ĝin per retpoŝto al hameln@esperanto.de


 
 edukado.net)

Aldonaj informoj:
 
  • Vi trovas detalojn pri la renkontiĝo ankaŭ en la kalendaro de la grupo  https://www.esperanto.de/de/enhavo/hameln/kalender aŭ ĉe https://eventaservo.org/o/RB_Hameln
  • Ni okazigas renkontiĝon du- ĝis trifoje monate, nur en somero kaj ĉirkaŭ kristnasko ni paŭzas. Niaj eventoj estas taŭgaj por komencantoj, progresantoj kaj flue parolantoj. Tiu ĉi grupo estas malferma por ĉiu aĝo
  • Tiu ĉi evento estas senpaga. Bonvolu pripensi subteni la lokan gastejon mendante trinkaĵon aŭ manĝaĵeton.