Festival des Langues ☆ Lingvo-Festivalo
09:00 - 18:00 (MET)
Eŭropo/Parizo
Elekti horzonon
Tuta tago de fulmkursetoj pri ĉ. 50 lingvoj far denaskuloj.

InternaciaKurso

Festivalo pri multaj lingvoj.
Fulmkursoj dum la tuta tago.
Kursetoj pri belskribado (kaligrafio).

Internacia tago de la denaskaj lingvoj, la 21an de februaro, de Unesko.
Ni festos ĝin pli frue, la vendredon la 14an, por ke povu ĉeesti klasoj de la apudaj lernejoj.

Lanĉis kaj organizas Fransoazo, Françoise Noireau, laŭ instigo de Aleksandr Blinov en februaro 2019, en Ĉeboksaro (Ĉuvaŝujo) kaj Dennis Keefe en aŭgusto 2019 en Greziljono.

Tiu projekto estas instiga kaj konkreta lernilo por la loka Esperanto-klubo (komencantoj.)

Mia vilaĝo estas malgranda (1700 loĝ.) sed mi jam kolektis pli ol 50 lingvoj en la regioneto.

Ĉar la Lingvo-Festivalo okazos la 14an de februaro, tagon de la festo de geamantoj en Francujo, ni afiŝos centojn da koloraj paperoj kun la enskribo "Mi amas vin" en multegaj lingvoj. 😍

Okazos 2 kunvenoj de François Lo Jacomo en la apudaj urbetoj Le Faouët kaj Quimperlé la sabaton 15an pri Esperanto kaj la eŭropa lingvopolitiko.

Per Vacapo +33 609 120 374
Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj