Aliĝu al nia renkontiĝo por ĝui mirindan tagon en Vaŝingtono! Komencantoj estas bonvenaj. Ni babilos kune kaj kun Esperantistoj tra la mondo per la Telegramo-apo. Serĉu la verdan flagon! Trinkaĵoj kaj manĝoj estos aĉeteblaj, sed se vi ne volas manĝi/trinki, oni ne devigas mendon. Ĉiuj muzeoj kiujn ni vizitos estas senpagaj, kaj la gvidanto jam mendis enirbiletojn al Planet Word por la grupo.
Ni renkontiĝos je la 12:30 en la restoracio Immigrant Food ĉe Planet Word (metrostacio Metro Center aŭ McPherson Square). Proksimume je la 14-a horo ni eniros la muzeon Planet Word, kie ni ĝuos la mirindajn interagajn ekspoziciojn, inkluzive de unu pri Esperanto! Je la 16-a horo ni promenos al la Nacia Portretgalerio/Usona Muzeo de Arto (metrostacio Gallery Place) kie ni babilos kaj ĝuos tabloludojn en la grandega kovrita korto. Je la 18-a ni piediros trans la straton por vespermanĝi ĉe Ella's Pizza.
Bonvolu respondi en la Meetup-retpaĝo por certigi, ke estos spaco por vi ĉe la tabloj en la restoracioj: https://www.meetup.com/washington-esperanto-meetup/events/294885641/