🖥 Kontraŭizoliĝo
13:30 - 15:00
Eŭropo/Londono
Elekti horzonon
Ĉiusabata kunveno pri socia respondo dum la kronvirusa epidemio

Internacia

Saluton,

Kelkaj SAT-membroj ĉiusabate kunvenas rete, je 12:30 UTC+0 por kundividi spertojn el malsamaj landoj pri socia respondo kaj laborkondiĉoj, dum la kronvirusa epidemio.

Oni filmas (tiujn kiuj ne malemas aperi) kaj disponebligas la kunvenojn jutube ĉe: https://www.youtube.com/playlist?list=PLe7w5EDrJN4KeB7wTGLY0UaEfQnJn0nFu&fbclid=IwAR2rIeysjfu1PFjTkaJU_36E0t-jMHeXD-OTmYdej8aIGLUSM9Rks52rsjk

Se vi restas hejme, sed emas kune pensi pri kiel krei pli solidaran mondon, aperu! Se vi havas sperton pri kiel pli bone organiziĝi dum epidemio, bonvole aperu! Ĉiuj rajtas partopreni, ne nur asocianoj.

Por aliĝi al la kunveno, eblas uzi komputilon aŭ aptelefonon:

Komputilo - Uzu la ligilon https://meet.jit.si/KontrauIzoligho
Aptelefono - Uzu la ligilon https://meet.jit.si/KontrauIzoligho, instalu la apon Jitsi meet aŭ voku al unu el la numeroj ĉe https://meet.jit.si/static/dialInInfo.html?room=KontrauIzoligho

Se vi konas homojn kiuj ja ŝatus partopreni kaj ne uzas komputilon aŭ aptelefonon diru ion, ni provos trovi solvon.
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

www.satesperanto.org/

Interesiĝintoj

Administranto