🖥 Kiel traduki ­– Josef Vondroušek
18:00 - 19:00 (MET)
Eŭropo/Prago
Elekti horzonon
Prelego

Loka

Josef Vondroušek (1906–1995) estis elstara esperantisto el Brno, honora membro de UEA kaj ĈEA. Li instruis Esperanton kaj organizis ekzamenojn. Li estas konata kiel tradukanto, li tradukis i.a. verkojn de Čapek kaj Švandrlík.

Miroslav Malovec en la jaro 1989 registris lian prelegon pri tradukado. Okaze de dudek kvina datreveno de la morto de sinjoro Vondorušek ni prezentos la prelegon.

La renkontiĝo okazos rete per Skajpo. Komenco je 18-a h de mezeŭropa tempozono (UTC+1). Se vi venos malfrue kaj la programo jam komenciĝis, mi petas vin, ke vi silentu. Ne ĝenu per "Bonan vesperon" ktp. Kaj malŝaltu mikrofonon. Venu kaj aŭskultu. Poste vi povos demandi. Koran dankon.

La programo povas ŝanĝiĝi. Programo pro venonta renkontiĝo estas publikata kiel okazaĵo en kluba fejsbuka paĝo. Niaj membroj kaj favorantoj ricevas invitilon ankaŭ retpoŝte.
Registritaj prezentoj

Kiel traduki ­– Josef Vondroušek

Josef Vondroušek (1906–1995) estis elstara esperantisto el Brno, honora membro de UEA kaj ĈEA. Li instruis Esperanton kaj organizis ekzamenojn. Li estas konata kiel tradukanto, li tradukis i.a. verkojn de Čapek kaj Švandrlík. Miroslav Malovec en la jaro 1989 registris lian prelegon pri tradukado. Okaze de dudek kvina datreveno de la morto de sinjoro Vondorušek ni prezentos la prelegon.

📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉