Esperanto-Simpozio en Gherla (Rumanio) – Oldřich Arnošt Fischer
18:00 - 19:00 (MET)
Eŭropo/Prago
Elekti horzonon
Prelego

Loka

En la jaro 2018 mi partoprenis en somera esperantista renkontiĝo, kiu Esperanto-Asocio de Rumanio (EAR) aranĝis en rumana urbeto Gherla [gerla]. Poste malbona epidemiologia situacio (pandemio de infekta malsano, kies kaŭzanto estis ĉinia kronviruso) aranĝon de similaj agadoj ne permesis. Pro tio en tiu ĉi jaro mi volis partopreni en Esperanto-Simpozio en Gherla (27 – 29 oktobro 2023), por denove renkontiĝi kun rumanaj esperantistoj. La 26-an de oktobro mi kun mia edzino Gabriella Stier perbuse veturis el Satu Mare en Kluĵon kaj venonttage ni pertrajne kontinuis en Gherlan. Ni loĝis kaj manĝis en hungara mezlernejo kaj en hungara kultura centro situis nia simpoziejo. En libroservo aperis novaĵo: Rumana-Esperanta Vortaro el la jaro 2022. 27 partoprenantoj de  la simpozio el Rumanio (26), Hungario (1) kaj Ĉeĥa Respubliko (1), inter kiuj estis kelkaj komencantoj, aŭdis interesajn prelegojn. En libera tempo povis trarigardi la urbeton. Ankaŭ ekzerco pri esperanta gramatiko kaj malgranda teatraĵo ne mankis. Danke al lokaj esperantistoj la simpozio estis bonege aranĝita. Mi informis pri la 72-a kongreso de Kristana Esperantista Ligo Internacia (KELI), kiu okazis en tiu ĉi jaro en Bjalistoko (Pollando), kaj invitis partoprenantojn de la simpozio al la 73-a Kongreso de KELI (Hungario, Vác, 3 – 10 aŭgusto 2024). Bone akceptita estis ankaŭ informo pri Universala Kongreso de Esperantistoj, kiu en la jaro 2025 okazos en Brno (Ĉeĥa Respubliko).

Prelegos: Oldřich Arnošt Fischer
Lingvo: Esperanto

Ĉeesta programo, ne estos elsendata rete. Ĝi estas registrota.

La programo povas ŝanĝiĝi. Programo pro venonta renkontiĝo estas publikata kiel okazaĵo en kluba fejsbuka paĝo. Niaj membroj kaj favorantoj ricevas invitilon ankaŭ retpoŝte.

Kiel atingi la klubejon: La klubejo ne estas en la ĉefa parto de starto Hybeŝova, sed en mallonga sakstrato. Bonvolu rigardi en
mapon. La plej proksimaj tramhaltejo estas Václavská (tramlinioj 1 kaj 2 el ĉefa stacidomo)
Registritaj prezentoj

Esperanto-Simpozio en Gherla (Rumanio) – Oldřich Arnošt Fischer

En la jaro 2018 mi partoprenis en somera esperantista renkontiĝo, kiu Esperanto-Asocio de Rumanio (EAR) aranĝis en rumana urbeto Gherla [gerla]. Poste malbona epidemiologia situacio (pandemio de infekta malsano, kies kaŭzanto estis ĉinia kronviruso) aranĝon de similaj agadoj ne permesis. Pro tio en tiu ĉi jaro mi volis partopreni en Esperanto-Simpozio en Gherla (27 – 29 oktobro 2023), por denove r

📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉