Zamenhofa Tago
16:00 - 19:00
Ameriko/Mexico_City
Elekti horzonon
Ni babilos, manĝos, renkontiĝos kun amikoj kaj ludos.

Loka

Meksika Esperanto Federacio kaj aktivuloj de la ĉefurbo de la lando invitas ĉiujn esperanto-parolantojn, lernantojn, komencantojn kaj homojn, kiuj interesiĝas pri la lingvo al la tradicia “Zamenhofa Tago”. Ĝi okazos vendrede la 16an de decembro je la 16ah. en la “Esperanta Domo”, kiu troviĝas en San Pedro de los Pinos, ĉefurbo de Meksiko. Ni babilos, manĝos, renkontiĝos kun amikoj kaj ludos. Ni planas resti iom longe, do se vi devas labori aŭ havas ion alian kaj vi iom malfruas, ne zorgu, iru tien por bone fini vian tagon!

Ĉiu homo bv. kunporti siajn proprajn manĝaĵon kaj trinkaĵon. Kiel kutime, MEF havos bongustan kukon por festi kune. Estos krome bona eblo por aĉeti en libroservo kaj, kompreneble, por aliĝi al MEF kaj UEA pagante la jaran kotizon.

Bv. konfirmi ĉeeston plej malfrue en la 14a de decembro, sendu WhatsApp mesaĝon al 5537842401 por tion fari kaj ricevi la ekzaktan adreson.

Dankon pro via subteno kaj Feliĉan Zamenhofan Tagon!

Organizas: MEF, respondecas: Víctor Sombra kaj Guadalupe Vega, bildo: Gabriel Zúñiga.

5A93FE4D-F08A-4DA5-9498-B271EE3AB08A.jpeg 170 kB
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉