Tema diskutado kaj Ateliero – 173: Diverseco kaj inteligenteco de plantoj.
Kunveno/Evento
173-afiŝo_Ateliero-173.jpg112 kB
Oni kutime konsideras, ke plantoj, kompare kun bestoj, staras sur pli malalta ŝtupo de evoluo. Tamen, eksperimentoj dum lastaj jardekoj montras, ke tio ne estas ĝusta. Hodiaŭ ni parolos pri plantoj — pri iliaj nekredeblaj diverseco kaj adaptiĝemo kaj nekompreneblaj kapabloj, kiuj foje rememorigas pri inteligenteco.
Ni ankaŭ faldos el unu kvadrato modelon nomatan “Planto en poto” de Olivier Viet, plibonigitan de Guillaume Denis, instruotan de Alain Delmotte.
29.06.2025, 20.00 - 21.30 laŭ la horzono de Francio (18.00-19.30 laŭ UTC) Zoom: https://us02web.zoom.us/j/87857894318 Kunven-identigilo (Meeting ID): 878 5789 4318 Pasvorto ):skribu la nomon de nia kara kaj komuna lingvo per minuskloj