🖥 Paul De Cooman pri rubokolektado-reciklado en Belgio
20:00 - 21:30 (MET)
Eŭropo/Bruselo
Elekti horzonon
Prelego

Loka

Programo aldonota

 Industria reciklado de plasto-rubo en Belgio En Belgio pluraj asocioj kolektas rubon. Ekzemple BEBAT (bateriojn), Recytyre (pneŭmojn), Recupel (elektraj kaj elektronikaj aparatoj), …
 Tiel sektoro kapablas pruvi ke granda parto de venditaj varoj estas kolektita kaj vendita al entreprenoj kiuj reciklas koncernan rubon.
 
 Antaŭe ĉio tia ne ekzistis kaj multa rubo relative simple surstakiĝis kaj ekde 1970-aj jaroj oni bruligis gxin en specialaj fornoj.
 La unua leĝo kiu instalis tielnomatan produktistrespondecan sistemon ekfunkciis en 1996 por familia pakaĵorubo. Tiam en Belgio aperis specifaj bluaj rabosakoj per kiu daŭre Fost Plus kolektas pakaĵorubon.
 
 Kiel praktike funkcias tiu sistemo kaj parenca sistemo kiu ekfunkciis en 1997 por industria pakaĵorubo?
 Paul De Cooman profesie okupiĝas pri pakaĵoj kaj pakaĵorubo. Li tiun vendredon provos malkaŝeti tiun mondon per iom da teorio kaj multaj praktikaĵoj.

Bonvenu morgaŭ je la 20a horo (aŭ iom pli frue), antverpena horo, tra:


===================

Tiu ĉi programero okazos hibride kaj kunlabore de la Londona Esperanto-Klubo ekde la 20a horo antverpena tempo en interreto per "ZOOM".

Petu la enirkodon ĉe esperanto-antwerpen@esperanto.be antaŭ 18:00 CET.
Vi tiam ricevos retmesaĝon kun informoj vendredposttagmeze.
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉