Paralela Universo Toronto
12:30 - 18:30
Ameriko/Toronto
Elekti horzonon
Ni vizitos Centra Insulo (Centre Island)

Loka

Turneo en Centra Insulo dum Paralela Universo

Kiel kutime, ni partoprenos la tutmondan eventaron "Paralela Universo." La klubo en Toronto vizitos Centran Insulon (Centre Island).

Ni renkontiĝos je 1230 ĉe la pramŝip-haltejo (Jack Layton Ferry Terminal) kaj prenos la sekvan haveblan pramŝipon al la insulo, kaj restos tie dum kelkaj horoj. Ni vizitos la amuz-parkon kaj la plaĝon. Eblas kunporti vian propran manĝaĵon aŭ aĉeti ĝin ĉe la insulo, laŭ via volo. Bonvolu kunporti ludojn se vi interesiĝas. 

Por tiuj kiuj interesiĝas, post la kunveno ankaŭ estas ebleco piediri duonhoron ĝis la (laŭvole) nuda plaĝo Hanlons Point kaj reveni al Toronto per alia pramŝipo kiu vojaĝas ekde tie.

Unu el pluraj EO Paralela Universo eventoj tra la mondo:
https://paralelauniverso.com


ParalelaUniverso_n.jpg 186 kB
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉