Friedebert Tuglas – estona verkisto
19:00 - 20:30 (MET)
Eŭropo/Berlino
Elekti horzonon
Legado kaj diskutado

Kunveno/EventoAlia

Friedebert Tuglas (1886-1971) estis estona verkisto, kritikisto, tradukisto kaj literatursciencisto. Li estis socialdemokrato kaj partoprenis la malsukcesan rusian revolucion de 1905. Tuglas fariĝis unu el la plej gravaj literaturistoj de Estonio. Stile liaj du romanoj (Felix Ormusson kaj Väike Illimar) kaj multaj noveloj estas miksaĵo de realismo kaj romantikismo. Krome li verkis ampleksajn vojaĝpriskribojn (pri Hispanio, norda Afriko, Norvegio), literaturajn kritikojn kaj priskribojn. Ni kune legas el liaj verkoj.
 
Atentu! La renkontiĝo okazos en Kulturladen St. Georg, Alexanderstr. 16, 20099 Hamburg.

image.png 179 kB
Informoj

www.esperanto-hamburg.de
info(ĉe)esperanto-hamburg.de
Kulturladen St. Georg, Alexanderstr. 16, 20099 Hamburg

Interesiĝantoj

0

Ensalutu por indiki vian interesiĝon

Administranto