🖥 Zoom: Prelego de Vito Tornillo.
19:00 - 20:30
Eŭropo/Londono
Elekti horzonon
Modernaj eksperimentaj fervojaj instalaĵoj

InternaciaLokaAlia

Tiu evento estas organizita de la londona (LEK) kaj antverpena (LVS) kluboj.

Vito Tornillo, sekretario de la Internacia Fervojista Esperanto-Federacio (IFEF), parolos zome pri "Modernaj eksperimentaj fervojaj instalaĵoj". 

La fervoja sektoro estas perfekta kampo por la disvolviĝo de ciferecaj solvoj.

Enkonduki ciferecajn teknologiojn en la fervoja mondo estas socia novigado, kiu vere povas plibonigi la vivon de pasaĝeroj kaj la buĝeton de la trajnoperatoroj, sed necesas revizii la tutan infrastrukturon, por konekti la partojn kaj la datumojn analizitajn en inteligenta maniero.
Ĝi estas revolucio progresanta, sed tamen malfacile rekonebla por la okuloj de la fina uzanto.

Petu la zoom-ligilon ĉe:
https://londonaesperantoklubo.com/zoom.html

LVS-anoj povas peti la zoom-ligilon ankaŭ retmesaĝe (antaŭ 18:00 CET) ĉe:
esperanto-antwerpen@esperanto.be 

Vi tiam ricevos retmesaĝon kun informoj vendredposttagmeze.


📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉