🖥 Diskuto: Ĉi-jaraj celoj
20:30 - 22:00
Aŭstralio/Adelajdo
Elekti horzonon
Zumado per Zoom (ĉiusemajna babilado)

Internacia

Ni renkontiĝas ĉiusemajne je la sama horo por babili, kutime laŭ temo, sed ofte ne. Novaj partoprenantoj estas aparte bonvenaj. Atentu la novan tagon (okazis merkrede pasintjare).

Kion vi celas fari ĉi-jare, kaj ĉu vi bone progresas? Ĉu vi lernas novan lingvon, serĉas novan postenon, kreas verkojn, ilojn, vestaĵon, plisaniĝas aŭ resaniĝas, spertiĝas en nova hobio, trovas kaj praktikas rimedojn por plibonigi vin, aŭ simple provas ĝui la ĉiutagajn malgravaĵojn? Ĉu vi bezonas memori aŭ forgesi aferojn? Diskutu kun ni.

Partoprenu mardon je 20:30 (UTC +10:30), per la jena ligilo:
https://us04web.zoom.us/j/76005253048?pwd=cU5Hcm50QlkxdDJWME5PbVZtUHZMdz09
identigilo: 760 0525 3048, pasvorto: minado
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉