🖥 La "Laborgrupo pri Esperanto en Universitatoj" de ESF/UEA/ILEI/TEJO kun Irea okazigas: Kunpens(ig)ado pri Esperanto kaj Universitatoj (La 26-a sesio)
13:30 - 15:30
Etc/UTC
Elekti horzonon
De Internaciaj Korespondaj Esperanto-Universitatoj ĝis Internaciaj Virtualaj Esperanto-Universitatoj - Ĉu ĉio nur fantazio? Kial ne okazas io?

Internacia

La "Laborgrupo pri Esperanto en Universitatoj" de ESF/UEA/ILEI/TEJO kun IrEA okazigas:
Kunpens(ig)ado pri Esperanto kaj Universitatoj (La 26-a sesio)

Ni bonvenigas partoprenadon de ĉiuj interesatoj!

Lunde, la 7-an de marto 2022, je la 13:30 laŭ UTC

De Internaciaj Korespondaj Esperanto-Universitatoj ĝis Internaciaj Virtualaj Esperanto-Universitatoj - Ĉu ĉio nur fantazio? Kial ne okazas io?

Kun gvidado de prof. Renato Corsetti, venu por diskuti pri tio kaj vidi kion ni povas plenumi por pli efike vigligi Esperanton en la Universitatoj tra la tuta mondo!

La kompletajn registraĵojn de la antaŭaj sesioj vi povas spekti en la jutuba kanalo de UEA: https://www.youtube.com/playlist?list=PLfebd4xxn3CMqTrpXMay2YVfrhDYT-Vm5 kaj la retejo de IrEA:  https://www.espero.ir/eo/kunpensado/

Ĝis nun multaj aktivuloj el tre diversaj landoj partoprenis en la sesiojn de la Kunpens(ig)ado pri Esperanto en Universitatoj, i.a. kaj ekz-e, geprofesoroj Ilona Koutny, Nina Daniljuk, Gong Xiaofeng (Arko), Humphrey Tonkin, Renato Corsetti, Orlando Raola, Federico Gobbo, Dennis Keefe, Vincente Manzano-Arrondo, Byelongo Elisee Isheloke, Francesco Maurelli, Amri Wandel, Ivan Colling, kaj Giridhar Rao.

La 26-a sesio okazos: lunde, la 7-an de marto 2022, je la 13:30 laŭ UTC  

Jen la ligilo al la virtualejo en Zoom:   https://us02web.zoom.us/j/84502260578

Nur se demandite:
Kunven-Identigilo (Meeting ID): 845 0226 0578
Pasvorto (Password): la nomo de nia karega lingvo per minusklaj literoj

Ekde la projekto de Internacia Koresponda Universitato Komenio (Comenius) en la 1980aj jaroj ĝis la hodiaŭaj projektoj pri Internacia Reta Esperanto-Universitato; ni invitas ĉiujn partopreni en niajn Kunpens(ig)adojn pri Esperanto kaj Universitatoj, i. a. kaj speciale aktivulojn el la koncernaj establoj kiel diverslandaj universitatoj kaj altlernejoj, ĈEL, AIS, IKU (ISU), E@I, CED, ESF, ILEI, UEA, TEJO, KAEST, ...

📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

www.espero.ir
info(ĉe)espero.ir

Interesiĝintoj

Administranto