Prezento de Esperanto
18:00 - 21:00 (MET)
Eŭropo/Parizo
Elekti horzonon
La vespero disvolviĝos precipe en la franca lingvo ĉar ni volas promocii Esperanton en la ĉirkaŭaĵo

Kunveno/Evento

Vendredon la 28a de marto je la 18a horo ni organizos E-vesperumon en nia ĉarma urbeto Die. La vespero disvolviĝos precipe en la franca lingvo ĉar ni volas promocii Esperanton en la ĉirkaŭaĵo ; jen la programo:

Mi unue prezentos bildaron por prezenti la lingvon, ĝiajn historion, movadon, perspektivojn ktp. ; post paŭzeto ni respondos la demandojn.
Ni poste ĝuos momenton por trinki, manĝi kaj libere babili. La kafejo mem vendas manĝaĵojn sed ankaŭ permesas homojn alporti tion, kion ili volas por kunmanĝi ; trinkaĵojn ni de ĝi aĉetos.
Finfine laŭ la etoso ni provos kantigi la ĉeestantojn per bildoj vidigante tekstojn kaj tradukojn. Ankaŭ E-klubanoj de najbara urbo Romans ĉeestos. 
Sabatan matenon ni kafumos ĉe la agrabla stratbazaro de Die kaj poste povos kunpromenadi laŭ vetero kaj deziroj.

Se vi venos… bonvolu tion frue al ni anonci tiel, ke ni por vi trovu dormlokojn en amikaj domoj.

Amike, Virĝini

IMG_0505.jpeg 1010 kB

📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

jorgos(ĉe)aliceadsl.fr
Café-théâtre Andarta – 57, rue Emile Laurens – FR - 26 150 Die

Interesiĝintoj

Administranto
User profile pictureJorgos