La mondo havas nuntempe ĉirkaŭ 7000 parolajn lingvojn. Multaj el ili tamen havas nur kelkajn parolantojn restantajn kaj estas formortantaj ene de unu generacio. El ĉirkaŭ 300 indiĝenaj lingvoj en Aŭstralio, nur ĉirkaŭ 10 estas ankoraŭ parolataj hodiaŭ.
En ĉi tiu prezentado, ni diskutos kiel aspektos la lingva estonteco sur nia planedo kaj kiel Esperanto povas helpi protekti la endanĝerigitajn lingvojn.
Dum la paŭzo ni provizos kafon kaj teon kaj ludos Esperanton kaj mondmuzikon.
Nia gastiganto Rainer, la iama prezidanto de Germana Esperanto-Asocio, nuntempe vizitas Aŭstralion. Rainer parolas 5½ lingvojn, kaj Esperanto estas tiu pri kiu li plej pasias. Li komence lernis Esperanton dum 20 horoj antaŭ sia unua internacia vojaĝo uzante la lingvon (al Japanio). Rainer vojaĝis al 61 landoj, ĉiam serĉante novajn lingvojn kaj dialektoj.