Komuna kongreso de ĈEA kaj GEA / Germana Esperanto-Kongreso 2026
Komuna kongreso de Ĉeĥa Esperanto-Asocio kaj Germana Esperanto-Asocio

★ Internacia Evento
Kunveno/Evento

Komuna kongreso de Ĉeĥa Esperanto-Asocio kaj Germana Esperanto-Asocio en Olomouc La komuna kongreso okazos de la 22-a ĝis la 25-a de Majo 2026 (Pentekosto) en la ĉeĥa urbo, situanta sur la rivero Moravo, inter la urboj Brno kaj Ostrava.

Dum la semajnfina renkontiĝo estas planataj prelegoj, vizito de urbo, vizito de Muzeo de Esperanto en urbo Svitavy aŭ vizito de bestĝardeno je „Svatý Kopeček“ kaj ankaŭ vingustumado.

Parto de tiu ĉi aranĝo estos ankaŭ Kongreso de Germana Esperanto-Asocio (GEA).

La renkontiĝo estas planata por semajnfino kun ebleco resti ĝis lundo.

Aliĝilo en ĈEA paĝo: https://www.esperanto.cz/eo/akce/komuna-renkontigo-de-cea-kaj-gea-1587.html

GEA informoj: https://www.esperanto.de/de/gek2026