Roskilde-Festivalo
Ni uzas nian lingvon praktike dum volontula laboro ĉe pordegoj

Loka

Ĉiuj niaj karaj teamanoj ĝuas senpagan partoprenon en la granda, gaja Roskilde Festivalo. Ni laboras, kuiras, loĝas kaj festas kune.

Komencu la someron kun ni!

Dana Esperantista Junulara Organizo ekde 2007 partoprenas en Roskilde Festivalo, unu el la plej grandaj muzikfestivaloj de norda Eŭropo. Nia partopreno funkcias tiel ke ni kiel asocio deĵoras por la festivalo, farante ian servon kiu utilas al la festivalo. Kontraŭ tio niaj deĵorantoj ricevas senpagan bileton por la festivalo, kio alie kostas sufiĉe multe (ĉ. €260 ekde 2015). Ankaŭ nia asocio ricevas pagon kontraŭ la deĵoro, kaj ni uzas la plejparton de tiu sumo por krei tre favorajn kondiĉojn por niaj karaj kunfestivalanoj. Ekzemple ni konstruas grandan bazon en aparta loko fermita al la publiko kaj tie ni kuiras kaj manĝas kune. Kutime ni aĉetas manĝon por ĉiuj dum la tuta festivalo. Estas multaj taskoj kiujn eblas fari por la festivalo. Dum la jaroj ni havis redonbudon, kontrolis brakbendojn ĉe pordegoj, patrolis ludparkon kaj havis etan manĝbudon. Organizas: Dana Esperantista Junulara Organizo.

(Fonto: http://www.eventoj.hu/2019.htm)


📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

roskildefestivalo.wordpress.com
roskildefestivalo(ĉe)gmail.com

Interesiĝintoj

Administranto