Malkovru kio estas nova en Lingvohelpilo — rekte de ĝia kreinto!
Kunveno/Evento
Ni invitas vin al nia tria epizodo de ESF Konektita Vive, kun speciala gasto Eckhard Bick, la kreinto de Lingvohelpilo!
Eckhard montros la novajn kaj plibonigitajn funkciojn de ĉi tiu potenca lingvo-kontrolilo por Esperanto, kiun vi nun povas uzi rekte en viaj plej ŝatataj tekstoprilaboriloj!
Post la prezento, estos tempo por starigi viajn demandojn al Ekhard pri ĉio, kion vi volos scii!