Konversacio en restoracio "Lichtblick", Moabit
19:00 - 21:30 (MET)
Eŭropo/Berlino
Elekti horzonon
Babila rondo organizata de Lu

Kunveno/Evento

La babila rondo organizata de Lu renkontiĝas la trian lundon de la monato je la 19a horo en la restoracio "Lichtblick" en Birkenstr. 33, 10551 Berlin-Moabit. Lernantoj kaj lernintoj per Duolingo (kaj ajna alia lernvojo) povas provi aŭ praktiki siajn kapablojn en loka neformala kunveno.
Se en la restoracio, tiam kutime dekstre malantaŭe; kiam bonas la vetero, tiam sur la teraso.

Informojn de la restoracio vi trovas rete ĉe www.restaurant-lichtblick.de.
Publika trafikilo: Metroo U9 ĝis "Birkenstr." kun 3-minuta piedirado; eble S Westhafen (S 41/42 k.a.) kun dekminuta promeno.
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉