🖥 Prelego „Modernaj eksperimentaj fervojaj instalaĵoj”.
20:00 - 21:30 (MET)
Eŭropo/Bruselo
Elekti horzonon
Vito Tornillo, sekretario de la Internacia Fervojista Esperanto-Federacio (IFEF), prelegos

Loka

Saluton vojaĝantoj,

"En mia trajno, zuff!
 Mi rapidegas tra la land'
 Kaj la sonojn de la maŝino
 Superbruas mia kant'
 ....."

La fervoja sektoro estas perfekta kampo por la disvolviĝo de ciferecaj solvoj. Enkonduki ciferecajn teknologiojn en la fervoja mondo estas socia novigado, kiu vere povas plibonigi la vivon de pasaĝeroj kaj la buĝeton de la trajnoperatoroj, sed necesas revizii la tutan infrastrukturon, por konekti la partojn kaj la datumojn analizitajn en inteligenta maniero.

Ĝi estas revolucio progresanta, sed tamen malfacile rekonebla por la okuloj de la fina uzanto.

===================

Tiu ĉi programero okazos hibride kaj kunlabore de la Londona Esperanto-Klubo ekde la 20a horo antverpena tempo en interreto per "ZOOM".

Petu la enirkodon ĉe esperanto-antwerpen@esperanto.be antaŭ 18:00 CET.
Vi tiam ricevos retmesaĝon kun informoj vendredposttagmeze.
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉