La 16-a literatura konkurso Esperanto ligas homojn por rakonto pri la temo Frostigitaj en la tempo
La konkurso celas junulojn pli ol 15 jarojn aĝajn kaj plenkreskulojn. La konkurso havas du apartajn kategoriojn: por verkoj en Esperanto kaj en la pola. Ni ankaŭ ne transprenos la kopirajton por la verkoj, kiu restos ĉe la aŭtoroj.

Kunveno/EventoKonkurso

La literatura teksto devas esti memstare verkita, prezentita en Esperanto kaj/aŭ la pola; ĝi devas esti maks. 3 paĝojn longa (po 1800 karaktroj). La verko devas esti antaŭe ne publikigita. Ni petas, ke via verko havu originalan titolon („Frostigitaj en la tempo” estas nur la konkursa temo).
Vian tekston (kiel teksta dosiero en la formato .doc, .docx aŭ .odt alkroĉita al retmesaĝo), vi povas sendi ĝis la 31-a de aŭgusto 2026 kune kun la subskribita aliĝilo/informa klaŭzo al la adreso f14kp@ksiaznicapodlaska.pl.
 
La necesajn dokumentojn vi trovos en la retejo de la Bjalistoka Esperanto- Societo (Elŝuteblaj dosieroj: konkursa regularo, aliĝilo kaj informa klaŭzo)

https://espero.bialystok.pl/eo/konkurso-2026/?v=288404204e3d
 
La konkursa rezulto estos anoncita la 11-an de decembro 2026 en la 27-aj Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj.
Se vi havas demandojn, kontaktu nin retpoŝte: f14kp@ksiaznicapodlaska.pl aŭ telefone: +48 85 741 50 85.
Organizantoj: Podlaĥia Libraro Łukasz Górnicki en Bjalistoko kaj Bjalistoka Esperanto-Societo
La konkurso okazas sub alta protektado de la Urbestro de Bjalistoko.

📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

espero.bialystok.pl/eo/konkurso-2...
f14kp(ĉe)ksiaznicapodlaska.pl
strato Warszawska 19

Interesiĝintoj

Administranto
User profile pictureNie Maria