Li estas matematikisto kaj informadikisto kaj laboris kiel analizisto kaj financa esploristo. Li konatiĝis ĉefe kiel aŭtoro de diversaj Esperanto-libroj kaj -broŝuroj, i.a. de la Asekura terminaro seslingva.
Li estas kunlaboranto de Monato, delegito de UEA kaj fakdelegito pri asekuro. Li estas aktiva membro de la loka Esperanto-kluboEsperanto 3000, nome de kiu li organizis en 2008, 2009, 2011 kaj 2013 la Lingvofestivalon Leuven (en la paraj jaroj de 1978 ĝis 2014 okazis festo pro la Semajno de Internacia Amikeco). Ekde 2016 li kunorganizas postsekvanton de la Lingvofestivalo sub la nomo HungaroMania ------------------------------------------