🖥 Lando Babila
18:00 - 20:00
Ameriko/San_Paŭlo
Elekti horzonon
Renkontiĝo de konversacia rondo Lando Babila!

Alia

    Temas pri konversacia rondo organizata de projekto de por-komunuma agado “Lingvoj en Dialogo” (Línguas em Diálogo) de UFPR - Federacia Universitato de Paranao, en Kuritibo, ŝtato Paranao, Brazilo -, malferma al ĝenerala publiko, sub la titolo:
 
 “Lando Babila: Konversacia Rondo en Esperanto / A Terra do Bate-Papo: Roda de Conversação em Esperanto_2022a”
 
 

Renkontiĝoj okazas perrete ĉiumonate en la lasta sabato, de la 18-a ĝis la 20-a horo (laŭ la Brazilja horzono) aŭ de la 21-a ĝis la 23-a horo (UTC). Interesatoj aliĝu per retmesaĝo al <led@ufpr.br> kun la sekvantaj informoj:
 
 - plena nomo;

- CPF-numero (brazilanoj) aŭ pasport-numero;

- ĉu vi havas ian ligon al UFPR? (Specife: ĉu vi estas studento, docento, oficisto de UFPR? – informo uzota nur por statistika raporto). 
 
     Aliĝo al la rondo povas okazi en ajna momento, sed novaj partoprenantoj bedaŭrinde ne rajtos ricevi atestilon.  Organizantoj de la konversacia rondo estas: Ivan Eidt Colling, Rita de Moraes kaj Lígia Maffessoni Penia.

 
     Por la 29-a de Oktobro ni sugestas legadon de teksto de la DU UNUAJ ĉapitroj de “El la ‘Verda Biblio’”, de Izrael Lejzerowicz (1901-1942). La libro elŝuteblas el <https://www.fadedpage.com/link.php?file=20180733-a5.pdf>. Eblas trovi ĝin en aliaj dosieraranĝoj (txt, html, epub, mobi) ĉe <https://www.fadedpage.com/showbook.php?pid=20180733>. Se vi havos tempon, legu ankaŭ la Antaŭvortojn – kaj la ceterajn ĉapitrojn! Prelego pri la libro troveblas ĉe <https://www.akademio-literatura.org/e/el-la-verda-biblio>. Kiel kutime, la sugestata teksto estas instigilo por la temoj, sed ne limigilo: la ide-fluo povos konduki nin al diversaj temoj.
 

     Laŭplane, “Lando Babila” estas spaco por harmonia kunestado bazita sur reciproka respekto celanta praktikon kaj lernadon de Esperanto kaj plifortigon de ligoj ene de Esperanto-komunumo. Principe la temoj estos liberaj, sed organizantoj povos laŭbezone moderigi la konversaciadon. 

     La inspiro por nomo de la kurso fontas ĝuste el la nun enfokusigata verko de Lejzerowicz. Ĝi estas bonhumora pastiĉo de Biblio, kun ĉapitroj kaj versikloj, satire prezentanta la historion de la “verda popolo” (esperantistoj!), kiun la “Sinjoro”, la “Senkorpa Mistero”, elkondukis el la lando Babela en la landon Babilan. 
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

led(ĉe)ufpr.br

Administranto
User profile pictureIvan Eidt Colling