🖥 🐀RB_Hameln: 🗣️Prelego de John Magessa: 🇹🇿 Tanzanio, la lando de la 1-a UK en Afriko 🌍
20:00 - 22:00 (MET)
Eŭropo/Berlino
Elekti horzonon
Klubkunveno de la Ratkaptista Bando Hameln kun gastoj - ĉi-foje rete per Zoom

InternaciaLoka

Kluba kunveno de la loka grupo "La Ratkaptista Bando"- ĉi-foje per Zoom. Ni kore bonvenigas gastojn, interesitojn kaj speciale Duolingo-lernantojn!

unua_bulteno UK 2024 Aruŝo Tanzanio.jpg 174 kB

Detala programo:
22.11.2023:     20.00 horo    Virtuala kunveno per Zoom:     
John Magessa: 🇹🇿 Tanzanio, la lando de la 1-a Universala Kongreso en Afriko 🌍
Unue ĉiu povas prezenti sian Esperanto-vorton de la tago. Post ĉirkaŭ 30 minutoj sekvas la prelego de John Magessa pri Aruŝo, la urbo, kaj Tanzanio, la lando de la 1-a Universala Kongreso en Afriko.

Vi partoprenos en historia momento! La unuan fojon Universala Kongreso de Esperanto (UK) venos al Afriko! Tio okazos en 2024, en Aruŝo, unu el la plej vizitataj urboj de Tanzanio. Enirpunkto al multaj naciaj parkoj, ĝi havas kiel belan fonon la imponan monton Meru (4566 m). Aldone al la mirindaj ĉirkaŭaĵoj, Aruŝo ankaŭ havas multon por proponi per si mem.

Jam estas havebla la unua bulteno. Elŝutu ĝin ĉi tie: https://uk.esperanto.net/2024/unuabulteno

John prezentos al ni bildojn pri la belega loko kaj raportos pri la preparlaboroj kaj la planita programo.
109-a UK en Tanzanio.jpeg 57,4 kB

 
La ligilo al la Zoom-ĉambro de la Esperanto-grupo Hameleno estas: https://us04web.zoom.us/j/851458747?pwd=VGNaVnlXK0taaWFvY0tiMmRMQVlQZz09. Kiel pasvorton enmetu la numeron de la naskiĝjaro de Esperanto (la jaro, en kiu aperis la "Unua Libro"). Vi trovas ĝin sur la paĝo https://lernu.net/eo/esperanto.  Aŭ demandu ĝin per retpoŝto al hameln@esperanto.de. 

Aldonaj informoj: 

Fotoj:  UEA)
Dosieroj
Registritaj prezentoj

2023-11-22 Prelego de John Magessa pri la 1-a UK en Afriko 2024 en Aruŝo, Tanzanio

John Magessa prelegas pri Aruŝo, la urbo, kaj Tanzanio, la lando de la 1-a Universala Kongreso en Afriko. Vi partoprenos en historia momento! La unuan fojon Universala Kongreso de Esperanto (UK) venos al Afriko! Tio okazos en 2024, en Aruŝo, unu el la plej vizitataj urboj de Tanzanio. Enirpunkto al multaj naciaj parkoj, ĝi havas kiel belan fonon la imponan monton Meru (4566 m).