21a Internacia Esperanto-Renkontiĝo de Meditado
Esperantista Asocio de Ŭonbulismo (EAŬ) estas fondita en 1980 kun la celo disvastigi Esperanton inter ŭonbulanoj kaj ŭonbulismon inter esperantistoj. Ekde la jaro 2006 EAŬ ĉiujare organizas la Internancian Esperanto-enkontiĝon de Meditado (IERM), kunlabore kun la eklezia internacia fako de ŭonbulismo.

★ Internacia Evento
Kunveno/Evento

다운로드.jfif 155 kB


Esperantista Asocio de Ŭonbulismo (EAŬ) estas fondita en 1980 kun la celo disvastigi Esperanton inter ŭonbulanoj kaj ŭonbulismon inter esperantistoj.
Ekde la jaro 2006 EAŬ ĉiujare organizas la Internancian Esperanto-Renkontiĝon de Meditado (IERM), kunlabore kun la eklezia internacia fako de ŭonbulismo.

Dum la aranĝo oni praktikas meditadon, faras komunan ekskurson al najbara vizitinda loko, spertas korean kulturon, konatiĝas kun ŭonbulismo kaj tiel plu. La jubilea 20a IERM okazos en la trejnejo Sanĝu, kiu troviĝas en la ĉefsidejo de ŭonbulismo en Iksano, Koreio. Jen estas la aliĝinformo. Ni kore invitas vin.

Raporto pri la pasintjara IERM en 2026: https://chojus.tistory.com/5688

KakaoTalk_20260228_115513195_15.jpg 5,8 MB


1. Kiam: 26 (vendredo) februaro - 01 (lundo) marto 2027
2. Kie: ŭonbulana trejnejo Bongdo en Seulo, Koreio [google-mapo]
3. Enhavo: meditado, prelegoj, koreaj kulturo kaj tradicia ludo, ekskurso, bankedo kaj tiel plu
4. Kotizo: 200 000 ŭonoj aŭ 120 eŭroj (programo, manĝo, loĝo, ekskurso)
5. Nombro: ĝis 40 personoj
6. Prelegoj: temoj pri meditado estas bonvenaj.
7. Retaliĝilo: https://forms.gle/4TC4rTYy2mbML84z9
8. Aliĝlimdato: ĝis la fino de januaro 2027
9. Kontakto: ĉe CHOE Taesok (chojus@gmail.com)

KakaoTalk_20260302_050721676_07.jpg 6 MB


Informoj

chojus.tistory.com/5689
chojus(ĉe)gmail.com
서울특별시 강북구 삼양로181길 68-8

Interesiĝantoj

1

Ensalutu por indiki vian interesiĝon

User profile pictureCHOE Taesok

Administranto