11 Februaro 2022 : Egaleco ; de kiuj, inter kiuj ? Kiuj homoj reale deziras kaj praktikas egalecon ? Ĉu egaleco aspektas pli natura en iuj specifaj medioj (religio/familio) ? Ĉu egaleco estas la malo de egoismo ? Ĉu konkurenco estas ia formo de egaleco ? Ĉu la mono-sistemo, la leĝoj, la soci-politikaj strukturoj efikas por aŭ kontraŭ vivada egalo inter la homoj ? Ĉu estas juste vivi egale ? Kiel praktiki egalecon ? ...
sidejo_jan2021_800x200.jpg40,6 kB
La karan etoson de malvirtualaj parolrondoj, de kursoj, de Esperantistaj renkontiĝoj re-spertu... eniru la butikon, kun via buŝmasko aŭ mentontuko aŭ kubutozono laŭ la nuna Pariza modo, aŭ sur la fronto se vi ribelas, kaj ni interparolu, laŭ nia amikeca kutimo !
Programo de la parolrondoj : https://www.sat-amikaro.org/vendredaj-parolrondoj-rekomencigxas-cxe-sat-amikaro?lang=eo
Ĉi-tiu kunveno okazos nur enloke, t.s. ne per interreto. Se la krad-kurteno fermas la butikon, bonvolu frapi je la pordo, ni malfermos por vi. Kiel kutime, nia diskuto estos tute libera.