La 71a Kongreso de Esperantistoj en Kansajo
La kongreso estas jarkunveno de KLEG, kiu okazos en la urbo Himeji (himeĵi) en 2023.

Loka

La kongreso estas jarkunveno de KLEG (Kansaja Ligo de Esperanto-Grupoj), kiu
okazos en la urbo Himeji (himeĵi) en 2023.
Himeji estas konata pro sia mondkultura heredaĵo "Kastelo Himeji". Ĝi troviĝas
okcidente de Kobe kaj survoje al Okayama, Hiroshima kaj al Kyushu, kaj tial oportuna
loko ankaŭ por turismi en la okcidenta Japanio.
La kongresejo estas proksima al la kastelo, kaj diversaj programeroj atendas vin, por
ke vi povu konatiĝi kun novaj aspektoj de nia movado. Ni bonvenigas vin partopreni kaj
interamikiĝi kun aliaj samideanoj!


La 3an de junio (sabato)
Antaŭkongresa ekskurso
(en Kastelo Himeĵi kun gvidanto)
Fakaj kunsidoj ktp
Kantu kune
Malferma soleno
Gaja Vespero(Noa komedio ktp)

La 4an de junio (dimanĉo)
Pri PVZ(Plena Verkaro Zamenhofa) Prelego en Esperanto) 
Fakaj kunsidoj ktp
Memoriga fotado
Malfermaj al la publiko
A: Prelego en la japana “Arto kaj kulturo nutras la menson(Feliĉo en tiea utajo Takasago)” de ESAKI Kinjirō XII (Aktoro de Noo) (japane)
B: Koncerteto de Nanĉanzu
Ferma soleno
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉