🖥 Diskuto: Se vi povus verki libron pri io ajn...
20:30 - 22:00
Aŭstralio/Adelajdo
Elekti horzonon
Zumado per Zoom (ĉiusemajna babilado)

Internacia

Ni babilas ĉiusemajne, kutime laŭ temo, sed fojfoje ne. Novaj partoprenantoj estas aparte bonvenaj.

Se vi povus verki libron pri io ajn, kion vi verkus? Eblas ke vi jam verkis libron, sed eble tio ne sufiĉis. Eble vi jam pensis pri iu neverkita libro, aŭ eble vi neniam konsideris la ideon. Se vi havus la tempon, la monon, kaj la klarecon de menso, kion vi verkus? Ĉu vi verkus en Esperanto aŭ en alia lingvo? Ĉu vi verkus romanon aŭ nefikcian libron? Ĉu la libro enhavus bildojn? Ĉu desegnaĵojn aŭ fotojn? Ĉu la libro taŭgus por fakuloj, plenkreskuloj, infanoj, aŭ aliaj?

Jen ideoj de miaj familianoj:
  • La misa ideo, ke ĉiu malkonsentulo estas geniulo kiel Galileo.
  • Historio de la Nederlanda Orient-hinda Kompanio

Partoprenu mardon je 20:30 (UTC +9:30), per la jena ligilo:
https://us04web.zoom.us/j/75287697278?pwd=ZXVOMjJCMXZSV3p0Tm8zcGFjQ2VUQT09
Identigilo: 752 8769 7278, pasvorto: boncele
Informoj

www.facebook.com/groups/zumado.pe...

Interesiĝantoj

0

Ensalutu por informi vian partoprenon

Indiku ke vi interesiĝas kaj vi ricevos memorigajn retmesaĝojn pri la evento.

Administranto
Benno Lang