Prepare al la HEF Landa Kongreso (5,6,7,8 de septembro), ni trairas kelkajn lecionojn de la Bildvortaro, priparolante vortojn kiuj rilatas la desegnaĵojn..
Praktika Bildvortaro de Esperanto: Por progresantoj, sed ankaŭ falsaj komencantoj kaj pli altnivelaj Esperantistoj povas ĝui la lecionojn, ĉar la bildoj temas pri vortoj, ne pri gramatiko. Ne estas kurso por lerni gramatikon, sed por paroli pri vortoj: kelkaj komunaj, kelkaj sufiĉe maloftaj. Se vi estas kursgvidanto, poste vi povas uzi la materialon.
Praktika Bildvortaro de Esperanto: Leciono por ĉi tiu mardo: En la Klasĉambro, paĝo 18 de la Bildvortaro (vidu bildon kaj vortojn sube): instruisto, nigra tabulo, stablo, viŝtuko, liniilo, cirkelo . . . eĉ glitkalkulilo -- ĉu vi iam uzis ian similon?!. Vi NE bezonas antaŭe studi la materialon. Tamen, tre, tre utilas se vi povas kopii la bildon por rigardi ĝin dum la leciono.
Ideo por la kursgvidanto: Uzu la ekzercaron (kontaktu Dennis Keefe esperanto.kurso.valencio@gmail.com), kaj inter la skribitaj demandoj, faru aldonan, spontanan demandon kiu iel rilatas la bildon, kaj samtempe rilatas la lernanton.
Jen la hodiaŭa bildo:
Bv 8 en klasĉambro.jpg1,53 MB
Ekzercaro por la Praktika Bildvortaro de Esperanto Paĝo 18, En Klasĉambro Esperanto-Grupo de Valencio Demandoj verkitaj de Dennis Keefe la 28an de majo, 2021, la 13an de aŭgusto, 2024 Pro tio, ke mi estas instruisto, mi speciale interesiĝas pri ĉi tiu leciono, ĉar ĝi pritraktas la objektojn, kiujn oni kutime trovas en instruejo aŭ klasĉambro. Kaj pro tio, ke vi dum viaj jaroj plene partoprenis en niaj eduko-sistemoj, mi esperas, ke vi havos iomete da plezuro alproprigi la vortojn kiuj priskribas la enklasĉambrajn aĵojn de niaj lernejoj.
1. Rigardu la instruistinon, kiun fakon ŝi plej probable nun instruas al la gelernantoj? 1) matematikon 2) biologion aŭ kemion 3) geologion 4) geografion.
2. La instruistino uzas nigran tabulon por skribi, sed tiu tabulo ne estas tipa en edukejo. Kia estas tipa nigra, verda, aŭ blanka tabulo, ekzemple, en mezlernejo aŭ universitato? 1) malpli granda 2) relative pli alta 3) iomete pli larĝa 4) multe pli larĝa kaj granda.
3. Tiu nigra tabulo ne estas fiksita ĉe la muro. Ĝi sidas sur stablo. Ankaŭ homoj de alia profesio uzas stablojn. Kiuj homoj? 1) programistoj de komputiloj 2) komponistoj de muziko 3) verkistoj de poemoj aŭ kanzonoj 4) artistoj kiuj pentras.
4. Estas klare, ke la instruistino skribis sur la nigra tabulo per kreto. El kio estas kreto? 1) el speciala plasto (atentu: NE plastiko!) 2) el restaĵoj de mikroskopaj maraj vivuloj 3) el bruligita kaj cindrigita ligno 4) El specialajkemioj estigitaj en laboratorioj kaj fabrikoj.
5. Kiam ŝi finskribas, aŭ kiam ŝi misskribas, la Ĵinstruistino ofte uzas la viŝtukon. Oni povas uzi viŝtukojn en kuirejo, sed kial instruistoj uzas ilin? 1) por sekigi la manĝilaron post lavado 2) por purigi sian buŝon dum aŭ post manĝado 3) por forviŝi skribaĵojn de sur la nigra tabulo 4) Ŝi ne uzas viŝtukon, ĉar edukado neniam finiĝas, kaj instruistoj neniam eraras.
6. Kial la lernejo provizas ĉiujn klasĉambrojn per podioj? 1) Tio faciligas dancadon en la klasĉambro. 2) Tio helpas klarvidigi la prezentadon de la lecionoj. 3) Tio plialtigas la geinstruistojn, kaj tial la gelernantoj timas kaj respektas ilin pli. 4) La estraro de la lernejo havas tiom da disponebla mono en la buĝeto, ke ili aĉetas ĉion kion ili povas, inkluzive podiojn. 7. Kia estas la diferenco inter tabloj kaj pupitroj? 1) Pupitroj estas pli oportunaj por enlerneja laboro. 2) Pupitroj kostas malpli ol tabloj. 3) La surfaco de tablo kliniĝas, dum tiu de pupitro paralelas la plankon kaj la plafonon. 4) Estas nenia diferenco. La terminoj pupitro kaj tablo estas perfektaj sinonimoj. 8. En la klasĉambro oni vidas nur du lernantinojn, sed oni supozas, ke estas ie aliaj lernantinoj kaj lernantoj. Kiel vestiĝas, verŝajne, la gelernantoj de tiu lernejo? 1) laŭ la lasta, furora modo 2) same kiel siaj gepatroj kaj geavoj 3) per iu uniformo kiu konsistas el verdaj, vertikalaj strioj 4) Rigardu bone: tiuj vestaĵoj ne estas normalaj; ili estas ban-kostumoj, ĉar estas nun la leciono de korpa edukado, kaj hodiaŭ estas la tago por la