🖥 Origamio kaj Esperanto: ĉu eblas dialogo kaj kunlaboro?
20:00 - 21:30 (MET)
Eŭropo/Parizo
Elekti horzonon
Tema diskutado kaj Ateliero – 114: La diskreta ĉarmo de simplaj modeloj.

Internacia

114-afiŝo_Ateliero-114.jpg 118 kB


La mondo de origamio estas bunta kaj diversa. Ĝi havas polon de komplekseco kaj polon de simpleco. Simplaj, lakonaj modeloj, kiuj enhavas nur sugeston de aparta temo, ofte estas pli proksimaj al la sento de beleco en japana estetiko ol kompleksaj modeloj. Ni proponas paroli hodiaŭ pri iuj estetikaj principoj en la japana kulturo kaj faldi kun Ruth Kevess-Cohen kelkajn modelojn, kiuj respondas al ĉi tiuj principoj.

10.03.2024, 20.00 - 21.30 laŭ la horzono de Francio (19.00-20.30 laŭ UTC)
Kunven-identigilo (Meeting ID): 878 5789 4318
Pasvorto ):skribu la nomon de nia kara kaj komuna lingvo per minuskloj 

La ret-renkontiĝo EsperOriokazas ĉiudimanĉe kun Zoom-subteno de IREA, je la20.00 - 21.30 laŭ la horzono de Francio (19.00-20.30 laŭ UTC)

📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

accorigami(ĉe)gmail.com

Interesiĝintoj

Administranto
User profile pictureAlain Delmotte