Zamenhof-brigado-festo en Nová Dubnica (SK)
SKEF kaj E@I invitas ĉiujn al la laborfesta semajnfino, okaze de la naskiĝo de L.L.Zamenhof!

zambrigado.png 1000 kB

Programo:
Sabato, 13.12.
08:30-10:00 alvenado*
10:00-13:00 laboro en arkivo
13:00-14:00 tagmanĝo
14:00-19:00 laboro en arkivo
19:00-21:00 vespermanĝo (kun aldona EO-programo)
21:00-… komuna kantado (M.Minichová) libera tempo
Dimanĉo, 14.12.
8:30-9:30 matenmanĝo
9:30-13:00 paralela programo:
- prelegoj / prezentoj pri EO (en E@I-oficejo**) aŭ
- laboro en arkivo
13:00-14:00 tagmanĝo
14:00-… libera programo (ekz. promeno aŭ naĝado en Tr. Teplice) kaj/aŭ forveturo hejmen

PS: Se vi planas tranokti, aŭ bezonas alveni kaj tranokti jam vendrede la 12an de decembro, bv.
sciigi tion laŭeble frue. Tranokto eblas en la oficejo (ideale kunportu dormosakon).
PS2: Se vi planas veni, vi estas pli ol bonvena alporti iujn kutimajn kristnaskajn bongustaĵojn (ĉu
dolĉaj, salaj, likvaj… io ajn kion vi kutimas en via hejmo aŭ vi mem ŝatas dum la festoj). Tiel ni havos
vere riĉan eventon, ankaŭ por niaj stomakoj :).
PS3: La prelega programo por dimanĉo estas daŭre preparata. Se vi volus kontribui por ĝi, volonte
skribu al „petro@ikso.net“.
PS4: Laboro en arkivo konsistos ĉefe de la ordigado de la gazetoj kaj libroj (dividi ilin laŭ la alfabeto, kaj/aŭ jaro/numero, depreni duoblaĵojn, meti al ĝustaj bretoj ktp.)

* adreso de la arkivo: Ľ. Štúra 633/37a, 018 51 Nová Dubnica
** adreso de la oficejo: Trenčianska 764, 018 51 Nová Dubnica
Informoj

www.esperanto.sk
petro(ĉe)ikso.net
Ľ. Štúra 633/37a

Interesiĝantoj

0

Ensalutu por indiki vian interesiĝon

Administranto
User profile picturePeter Baláž