13 Januaro 2023 : Konstrui domojn sen betono, per lomo.
Loka
13 Januaro 2023 : Konstrui domojn per tero. Premitaj-sekigitaj lomo kaj vegetaĵoj povas anstataŭigi betonon. Klarigos Pierre Grollemund. https://www.sat-amikaro.org/IMG/pdf/konstrui_domojn_per_lomo.pdf Tiu prelego okazos kaj enloke, kaj per interreto : Per komputilo konektiĝu al Satamtam por rondumi virtuale : https://meet.jit.si/satamtam (Bonvolu konekti nur mikrofonon, ne kameraon, kaj indiki vian (krom)nomon sekvatan de via urbo.) Per ordinara telefono : Telefoni al 01 84 88 64 78 (kostas kiel enfranca alvoko), iu voĉo petos (anglalingve) kodon : tajpi "20 31 34 45 15 #" (ne forgesi aldoni la "#").
...
La karan etoson de malvirtualaj parolrondoj, de kursoj, de Esperantistaj renkontiĝoj re-spertu... eniru la butikon, kun via buŝmasko aŭ mentontuko aŭ kubutozono laŭ la nuna Pariza modo, aŭ sur la fronto se vi ribelas, kaj ni interparolu, laŭ nia amikeca kutimo !