Laura Brazzabeni [IT]: "ILEI, la dekstra brako de UEA - kio ĝi estas kaj kion ĝi faras"
Loka
Ni bonvenigos en nia rondo Laura Brazzabeni. Ŝi estas la ĝenerala sekretario de ILEI (https://www.ilei.info/).
Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI) estas la ĉefa kolektiĝejo por instruistoj kaj edukistoj de Esperanto. ILEI estas aliĝinta faka asocio de Universala Esperanto-Asocio (UEA). Ĝi havas membrojn en la tuta mondo kaj sekciojn en pli ol 40 landoj. Kelkaj sekcioj havas propran retpaĝon: Aŭstralio, Brazilo, Finnlando, Francio, Germanio, Hungario, Usono kaj Kanado. La parolo de Laura havas la titolon "ILEI, la dekstra brako de UEA - kio ĝi estas kaj kion ĝi faras.