Ĉi tiu estas eroj de nia "Dua Diskutforumo pri Medicinaj praktikaj temoj", nI prezentos
1- Medicina interpretisto / tradukhelpilo, 25 min Ĵaŭdo la 4-a de decembro 2025, Virtuala Budo 1
2- Medicina esperanto diskutlisto (2010-2025) 25 min, Ĵaŭdo la 4-a de decembro 2025, Virtuala Budo 2
3- Interkultura sano, 50 min., Sabato la 6-a de decembro 2025, Salono Corsetti.
Diskutrondo. Malfermo de nia Dua Diskutforumo pri Medicinaj praktikaj temoj.
4- Telemedicino, 55 min., Sabato la 6-a de decembro 2025, Salono Corsetti.
5- Baza saninstruado, 50 min., Dimanĉo la 7-a de decembro 2025, Salono Zamenhof
6- Propono pri konsento kaj polurado de taŭgaj medicinaj Esparantaj terminoj 23-a IMEK 2025 D-ro Ramírez, 50 min , Dimanĉo la 7-a de decembro 2025. Salono Hodler. lasta programero de la kongreso.
INTERKULTURA SANO
Medicino estas praktikata laŭ multaj manieroj laŭ la kulturo kaj la evoluantaj landoj. La aŭtoktonaj kulturoj en landoj kiel tiuj de Latinameriko as la rekonon de siaj kuracmetodoj sub la koncepto de interkultura sano, kio implicas alproksimigo de iliaj konceptoj al nia realeco kaj ĉiutaga vivo.
Ni interŝanĝu niajn vid-punktojn pri ĉi tiu interesa temo, por la scivolemaj vojaĝantoj tra la mondaj kulturoj.
TELEMEDICINO
La teknologio de la 21-a jarcento proksimigis nin tiel, ke ni povas aliri medicinajn konsultojn de fora loko aŭ ricevi konsilojn de specialistoj pri testrezultoj, tra miloj da mejloj for. Pri la elektronikaj porteblaj aparatoj, oni povas esti pli mirigita tial ke ili monitoras nian sanon en reala tempo kaj avertas nin pri problemoj. Ni pridiskutu kaj malkovru kiel Esperanto povas esti valora rimedo por akiri ĉi tiujn konsilojn.
MEDICINA INTERPRETISTO / TRADUKHELPILO (Budapeŝta Medicina Esperanta fakgrupo 1969-2025)
Kadre de la dua Diskutforumo pri Medicinaj praktikaj temoj, nI prezentos la OK ĝis nun pretiĝintajn tri-lingvajn versiojn de medicinan interpretisto / tradukhelpilo, pere de kiu KURACISTO KAJ PACIENTO povus interparoli kaj pridemandi la anamnezon / malsanhistorion de siaj eksterlandaj pacientoj, kaj komuniki por ili la rimedojn de la diagnozo kaj terapio en 26 lingvoj. http://umea.fontoj.net/projektoj
„Bona anamnezo estas fundamento de la bona diagnozo, kaj bona diagnozo estas fundamento de la bona terapio.
Tiel la bona anamnezo povas savi vivon…”
BAZA SANINSTRUADO
Laŭ eŭropa studo pri baza saninstruado, trovis ke proksimume 50% de eŭropanoj havas akcepteblan nivelon, kio forte kontrastas kun la averaĝa 99% de alfabeteco. Kial nia nivelo de saninstruado influas nian vivkvaliton? En ĉi tiu konferenco, vi malkovros interesajn datumojn.